1-a arondismento de Parizo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
arondismento municipa city district (en) ![]() ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
INSEE kodo | 75101 [+] | ||
Poŝtkodo | 75001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 15 475 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 8 456 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 52′ N, 2° 21′ O (mapo)48.8599472.342059Koordinatoj: 48° 52′ N, 2° 21′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 1,83 km² ( 183 ha) [+] | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
La 1-a arondismento (france Ier arondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi estas la plej centra, unu el la plej malgrandaj kaj cetere la malplej loĝata arondismento de la franca ĉefurbo. Laŭ la stato de 2022 en la arondismento vivis 15 475 loĝantoj sur areo de 1,83 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 8 456 loĝantoj/km².
Pliparto el la kvartalo estas dediĉata al ekonomiaj aferoj aŭ al administrado. La arondismento ĉefe situas sur la dekstra bordo de Sejno, sed kovras ankaŭ la okcidentan pinton de la insulo Cité. La 1-a arondismento estas do la plej malnova kvartalo de Parizo: la insulo Cité estis loĝita ekde la Romia imperio, kaj la kvartalo Les Halles datiĝas de la komenco de Mezepoko.
Luvro kaj la ĝardeno Tuileries kovras grandan parton de la arondismento.