La 12-a jarmilo antaŭ Kristo aŭ antaŭ nia erao estas la tempo inter la 1-a de januaro de la jaro 12000 kaj la 31-a de decembro de 11001 antaŭ Kristo. La epoko estas dum la Supra Paleolitika periodo. La transiro Paleolitiko-Mezolitiko komenciĝis en la Proksima Oriento dum ĉi tiu jarmilo. Estas neeble precize dati okazintaĵojn, kiuj okazis dum ĉi tiu jarmilo, kaj ĉiuj datoj asociitaj kun ĉi tiu jarmilo estas taksoj plejparte bazitaj sur geologia analizo, antropologia analizo kaj radiometria datado.