La 13-a arondismento (franceXIIIe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la maldekstra bordo de Sejno, kaj estas famkonata pro la ĉeesto de la ĉefa ĉina kvartalo de la francaĉefurbo, sudoriente de la arondismento.
Laŭ la stato de 2022 en la arondismento vivis 177 735 loĝantoj sur areo de 7,15 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 24 858 loĝantoj/km².