133P/Elst–Pizarro 7968 Elst-Pizarro | |
perioda kometo | |
![]() | |
asteroido • perioda kometo | |
---|---|
Oficiala nomo | 133P/Elst–Pizarro |
Aliaj nomoj | 1996 N2 ; 133P ; 1979 OW7 |
Nomita laŭ | Eric Walter Elst, Guido Pizarro vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Eric Walter Elst kaj Guido Pizarro |
Dato de malkovro | 14-a de julio 1996 |
Loko de malkovro | La Silla (Ĉilio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
472,785 Gm (3,160 AU) 396,429 Gm (2,650 AU) 549,142 Gm (3,671 AU) |
Discentreco | 0,162 |
Meza anomaliangulo | 11,941° |
Klinangulo | 1,387° |
Periodo | 2052,139 tagoj (5,618 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 16,75 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
160,149° |
Argum. de periapsido | 132,152° |
Terdistanco - Minimuma |
Gm (3,471 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 3,8 ± 0,6 km[1] |
Rotacia periodo | 0,1446 tago (3,471 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,05 ± 0,02[1] |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 14,0 |
Videbla magnitudo | 22,27 vd |
133P/Elst–Pizarro estas malgranda korpo de la asteroida zono, malkovrita la 14-an de julio 1996 de la belga astronomo Eric Walter Elst kaj de la ĉilia astronomo Guido Pizarro elde la Observatorio La Silla, en Ĉilio.
Ĝi montras ecojn ambaŭe de asteroido kaj kometo kaj estas la prototipo de la ĉefzonaj kometoj. Ĝia orbito estas ene de la ĉefa asteroida zono, tamen ĝi montris polvan kometan voston dum sia paso ĉe perihelio en 1996, 2001, kaj 2007.
Ĝi estas ano de la temisa familio.
Elst-Pizarro estis unuafoje observita la 24-a de julio 1979 de M. R. S. Hawkins kaj Robert H. McNaught elde la Observatorio de Siding Spring[2][3] kiel asteroido sub la nomo de 1979 OW7, ĝia bildo sur fotografia plato aspektis tute punkta. Ĝia orbito restas tute inter la orbitoj de Marso kaj de Jupitero, kun discentreco 0,165, tipa de la ĉefzonaj asteroidoj. Tamen, fotografioj faritaj de Eric Walter Elst kaj Guido Pizarro en 1996 kiam la objekto estis proksime de sia perihelio , klare montras kometan voston. Ĉar ĉi-tiu ne estas normala por asteroidoj, ili suspektis ke Elst-Pizarro havas malsaman, probable glacian, komponiĝon. La kometo de Elst-Pizarro estis unue malkovrita la 7-an de aŭgusto 1996 kiam linio da polvo estis observita.[4]
Poste, je la sekvanta perihelio en novembro 2001, la kometa aktiveco aperis denove, kaj daŭris dum 5 monatoj.
Oni konas nun sep aliaj objektoj ambaŭe kometoj kaj asteroidoj[5] :