La 14 helpantoj en mizero (latine Quattuordecim auxiliatores) estas grupo de katolikaj sanktuloj, kiujn kredantoj en (specifaj) mizeroj alvokas por helpo. Ili estis ofte prezentitaj en figura arto. Troviĝas multaj pilgrimpreĝejoj kaj kapeloj konsekritaj al ili. La origino de la kredo estis ĉe la centra Rejnvalo en la 14-a jarcento, post la pesto, kiu poste nomiĝis Nigra morto.
Al la 14 helpantoj apartenas:
Krom la festotago de ĉiu el la 14 helpantoj, la 8-a de aŭgusto nun estas konsiderata ilia komuna festotago.
Baziliko Vierzehnheiligen dediĉita al ĉiuj dek kvar sanktuloj situas apud la urbo Bad Staffelstein en Bavario, Germanio. Ĝi estis konstruita en la 18-a jarcento de la arkitekto Balthasar Neumann, altrangulo de la germana baroko, kiu ankaŭ estis la arkitekto de la Rezidejo de Würzburg.