20,000 Leagues Under the Sea | |
---|---|
Oskar-premiito ![]() | |
filmo | |
Originala titolo | 20,000 Leagues Under the Sea |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 23 dec. 1954, 16 sep. 1955 |
Ĝenro | sciencfikcia filmo, submarine film, filmo bazita sur romano, drama filmo |
Kameraado | Franz Planer, Ralph Hammeras, Til Gabani |
Reĝisoro(j) | Richard Fleischer |
Produktisto(j) | Walt Disney |
Scenaro | Earl Felton |
Filmita en | Bahamoj • Fox Studios • Jamajko • Walt Disney Studios |
Loko de rakonto | San-Francisko • Nautilus • Pacifiko |
Muziko de | Paul Smith • Al Hoffman |
Rolantoj | Ted de Corsia • Robert J. Wilke • J. M. Kerrigan • Carleton Young • Percy Helton • Ted Cooper • Eddie Marr • Fred Graham • Harry Harvey • Herb Vigran • Jack Pennick • Charles Grodin • James Mason • Kirk Douglas • Peter Lorre • Paul Lukas • Dayton Lummis |
Produktinta firmao | Walt Disney Pictures |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Arta Direktado, Kolora • Akademia Premio por la Plej Bonaj Specialaj Efektoj • National Board of Review: Top Ten Films |
IMDb | |
20,000 Leagues Under the Sea ("Dudek mil leŭgoj sub la maroj") estas usona aventura filmo de realviva agado de 1954 produktita de Walt Disney, adaptita el la fama samnoma romano de Jules Verne de 1870. Reĝisorita de Richard Fleischer, en ĝi stelulas Kirk Douglas, James Mason, Paul Lukas, kaj Peter Lorre.[1] Ĝi estis ankaŭ la unua longa filmo de Disney kiu estis distribuita de Buena Vista Distribution. Ĝi estis ankaŭ konsiderata frua pioniro de la ĝenro Vaporpunko.[2]
La filmo estis kritika kaj komerca (ekonomia) sukceso, speciale memorata pro la lukto kontraŭ giganta kalmaro, kaj la konvinka ludado fare de Mason de la rolulo de la karisma kontraŭheroo la kapitano Nemo. La filmo ricevis du Oskar-premiojn nome pro la Plej Bonkvalita Arta Direktado kaj pro la Plej Bonkvalitaj Specialaj Efektoj.