GRAIN | ||
---|---|---|
neprofitcela organizaĵo | ||
Komenco | 2007 | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Oakland, Kalifornio, Usono | |
Tipo | mediprotekta neregistara organizaĵo | |
Agareo | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | organizaĵo laŭ 501(c)(3) | |
La organizaĵo 350.org aŭ 350 estas internacia mediprotekta neregistara organizaĵo, traktante la klimatan krizon. Ĝia deklarita celo estas ĉesigi la uzon de fosiliaj fueloj kaj transiron al renoviĝanta energio per konstruado de tutmonda popola movado.
En 2014 al la organizaĵo estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“. En la organizaĵo aparte elstare kunlaboras Bill McKibben, kiu samtempe ankaŭ estis honorigata per la premio de ĝusta vivmaniero.