42a Strato | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | 42nd Street |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1933 |
Ĝenro | muzika filmo, drama filmo |
Kameraado | Sol Polito |
Reĝisoro(j) | Lloyd Bacon |
Produktisto(j) | Darryl F. Zanuck |
Scenaro | Rian James • James Seymour |
Loko de rakonto | Nov-Jorko |
Muziko de | Harry Warren |
Rolantoj | Warner Baxter • Ruby Keeler • Dick Powell • Ginger Rogers • Bebe Daniels • George Brent • Una Merkel • Ned Sparks • Allen Jenkins • Ruth Eddings • George Irving • Charles Lane • Dennis O'Keefe • Henry B. Walthall • Toby Wing • Guy Kibbee • George E. Stone • Jack La Rue • Edward Nugent • Louise Beavers • Dave O'Brien • Lyle Talbot • Tom Kennedy • Kermit Maynard • Robert McWade • Wallis Clark |
Produktinta firmao | Warner Bros. Warner Bros. Pictures |
IMDb | |
42-a Strato (angle 42nd Street}) estas usona muzika filmo de 1933 reĝisorita fare de Lloyd Bacon, kun Warner Baxter, Ruby Keeler, Bebe Daniels, Ginger Rogers, Una Merkel kaj Dick Powell en la gvidroloj.
La scenaro baziĝas sur la samnoma romano de Bradford Ropes. La kantoj estis verkitaj fare de Harry Warren (muziko) kaj Al Dubin (kantoteksto). La koregrafio estas de Busby Berkley.
La filmo estis nomumita al Akademia Premio por la Plej Bona Filmo.
En 1998, la filmo estis elektita por konservado en la Nacia Filmarkivo de Usono fare de la Library of Congress "por esti de kultura, historia kaj estetika graveco".
En 2006, ĝi estis voĉdonita 13-a en la listo de la 25 plej grandaj muzikaj filmoj.
En 1980 la filmo estis adaptita por la scenejo kaj estis prezentita en Broadway-teatroj ĝis 1989 entute 3,486 fojojn. Ĝi estas en 15-a loko en la listoj de teatraĵoj prezentitaj la plej multajn fojojn sur Broadway. En 2001 ĝi estis enscenigita denove sur Broadway same kiel en Londono kaj en multaj lokoj en la mondo kaj fakte ĝi estis enscenigita ĝis la periodo de KOVIM-19.
La intrigo temas pri la produktado de muzikalo en teatro ĉe la 42-a Strato en Manhatano dum la Granda Depresio, de la elekto de la rolantaro ĝis la premiero kun ĉiuj problemoj kaj streĉitecoj ene de la rolantaro, reĝisoro kaj produktantoj. Ĉi-rilate, ĝi similas muzikalojn kiel la bandoĉaro aŭ la koruslinio.