43-a Brazila Kongreso de Esperanto

Malfermo de la 43-a BKE, en la 12-a de julio 2008

La 43-a Brazila Kongreso de Esperanto okazis en Fortalezo de la 12-a ĝis la 16-a de julio 2008. Entute aliĝis 320 homoj, la plimulto el la brazilaj ŝtatoj. Inter la eksterlandanoj ĉeestis germanoj, japano kaj usonano. La temo de la kongreso estis "Infano: kia grundo!". Paralele okazis la 28-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso kaj la 7-a Infana Kongreseto. Je la janulara flanko de la evento menciindas la fakto, ke Leandro Souza Moreira estis elektita nova prezidento de BEJO.

La afiŝo de la 43-a BKE: "Infano: kia grundo!"

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne