55 Days at Peking

55 Days at Peking
filmo
Originala titolo 55 Days at Peking
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1963
Ĝenro drama filmo, Militfilmo
Kameraado Jack Hildyard, Manuel Berenguer
Reĝisoro(j) Nicholas Ray • Guy Green • Andrew Marton
Produktisto(j) Samuel Bronston
Scenaro Robert Hamer • Philip Yordan • Ben Barzman • Bernard Gordon
Filmita en Las Rozas
Loko de rakonto Pekino
Muziko de Dimitri Tiomkin
Rolantoj Charlton Heston • Ava Gardner • David Niven • Flora Robson • John Ireland • Leo Genn • Robert Helpmann • Kurt Kasznar • Paul Lukas • Harry Andrews • Philippe Leroy • Massimo Serato • Jacques Sernas • Fernando Sancho • Nicholas Ray • José Nieto • Elizabeth Sellars • Michael Chow • Mervyn Johns • Robert Urquhart • Lynne Sue Moon • Jūzō Itami • Jean-Claude Michel • Walter Gotell • Stephen Young • Paul Naschy • Geoffrey Bayldon • John Moulder-Brown • Alfredo Mayo • Robert Riettii • Martin Miller • Joseph Furst • Jerome Thor • Eric Pohlmann • Aram Stephan • Burt Kwouk • Félix Dafauce • Carlos Casaravilla • Ronald Brittain • Alfred Lynch • George Wang • Lucille Soong • Yuen Siu-tien • Milton Reid
Produktinta firmao Samuel Bronston Productions
IMDb
vdr

55 Days at Peking (55 tagoj en Pekino) estas usona epika historia milita filmo de 1963 rakontanta la sieĝon de la kvartalo de la ambasadejoj en Pekino dum la Boksista ribelo, kiu okazis en Ĉinio en la somero 1900. Ĝi estis produktorita de Samuel Bronston por Allied Artists, kun scenaro de Philip Yordan kaj Bernard Gordon, kaj kun eskterlistaj kontribuoj de Robert Hamer, Julian Halevy, kaj Ben Barzman.

La filmon reĝisoris dekomence Nicholas Ray, kvankam Guy Green kaj Andrew Marton plenumis la direktoradon en la fina filmado post Ray malsaniĝis. Ambaŭ ne aperis en listo. Estis ĉefaj geaktoroj Charlton Heston, Ava Gardner, kaj David Niven, dum duarangajn rolojn ludis Flora Robson, John Ireland, Leo Genn, Robert Helpmann, Harry Andrews, kaj Kurt Kasznar. Estas ankaŭ la unua konata filmapero de estonta stelulo de filmoj pri batalartoj Yuen Siu Tien. Japana kinreĝisoro Juzo Itami, listigita en la filmo kiel "Ichizo Itami", aperas kiel kol. Goro Shiba.

La filmado okazis en Las Rozas, Hispanio, en epoko kiam estis ankoraŭ malmultaj azianoj en la lando. Multaj neazianoj en la filmo ludas rolon de ĉinoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne