RadioAmatora Satelita Korporacio | ||
---|---|---|
Radio Amateur Satellite Corporation | ||
logoo de la AMSAT | ||
neprofitcela organizaĵo ![]() | ||
Komenco | 1969 | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Kensington, Marilando | |
Tipo | NRO | |
Estr(ar)o | Barry Baines WD4ASW | |
Retejo | http://www.amsat.org/ | |
AMSAT estas nomo por Radioamatoraj Satelitaj Tutmondaj Organizoj, sed aparte la Radio Amateur Satellite Corporation (AMSAT-NA) kun ĉefsidejo en Kensington, Marilando, proksime de Vaŝingtono AMSAT-organizoj dizajnas, konstruas, aranĝas lanĉojn kaj tiam funkciigas satelitojn portantajn amatorradiajn utilajn ŝarĝojn, inkluzive de la OSKARO satelitoj. Aliaj neformale filiigitaj naciaj organizoj ekzistas, kiel ekzemple AMSAT Germanio, (AMSAT-DL) kaj AMSAT Japanio, (JAMSAT).
AMSAT-NA estis fondita en 1969 en Vaŝingtono, D.C. por daŭrigi la klopodojn komencitajn de Projekto OSKARO. Ĝia unua projekto estis kunordigi la lanĉon de OSKARO 5, konstruita de studentoj ĉe la Universitato de Melburno.[1] Iuj dezajnaj modifoj estis bezonataj kaj faritaj de AMSAT-membroj, kaj la satelito estis sukcese lanĉita la 30an de januaro 1970, sur lanĉa veturilo de NASA Thor Delta.