ASEAN | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
![]() | |||||
ASOAN-membroj en la mondo | |||||
interregistara organizaĵo regiona organizaĵo Sud-Orienta Azio, Orienta Azio geopolitika komunumo konfederacio ![]() | |||||
Komenco | 8-a de aŭgusto 1967 vd | ||||
Antaŭe | Asocio de Sud-Orienta Azio vd | ||||
Geografia situo | 6° 14′ 20″ S, 106° 47′ 57″ O (mapo)-6.238962106.799253Koordinatoj: 6° 14′ 20″ S, 106° 47′ 57″ O (mapo) | ||||
Sidejo | Suda Ĝakarto | ||||
Adreso | 70A Jalan Sisingamangaraja, Jakarta 12110 | ||||
| |||||
Fondinto(j) | Ministry of Foreign Affairs • Ministry of Foreign Affairs of Malaysia • Sekretariato pri Eksteraj Aferoj • Ministry of Foreign Affairs of the Republic of Singapore • Ministry of Foreign Affairs of Thailand vd | ||||
Lingvoj |
Singaporean Malay | ||||
Filioj | ASEANstats (en) ![]() ![]() | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj (ASOAN, angle Association of Southeast Asian Nations, ASEAN) estas interregista organizaĵo kaj politika, ekonomia, kaj kultura asocio partoprenata de dek landoj el Sud-Orienta Azio. Ĝin fondis la 8-an de aŭgusto 1967 en Bangkoko (Tajlando) kvin landoj (nome Indonezio, Malajzio, Filipinoj, Singapuro, kaj Tajlando),[1] dum la malvarma milito, por kontraŭi la komunismajn agadojn, plibonigi la ekonomian kreskon, la socialan progreson, kaj la socikulturan evoluadon inter siaj membroj, kaj stabiligi la regionon. Hodiaŭ, ĝi celas kunagadon (ekzemple por solvi regionajn problemojn havigante mekanismon por ke membraj landoj turnu sin al pacaj rimedoj, aŭ por havi pli da forto dum internaciaj interparoladoj).[2][3] Post la fondo la asocia membreco etendiĝis por inkludi Brunejon, Birmon, kaj la iamajn komunismajn landojn Kamboĝon, Laoson, kaj Vjetnamion. ASEAN estas oficiala observanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj.[4][5]
Ĝia ĝenerala sekretariejo estas en Ĝakarto (Indonezio). La flago estas malhelblua kun centra ruĝa cirklo kiu enhavas flavan simbolon de stlizita fasko da cerealoj, eble rizo kiel ofta manĝo- kaj enspezo-rimedo. La proparolanto estas Rodrigo Duterte, kiel prezidento de Filipinoj kaj Ĝenerala Sekretario estas Lê Lương Minh, kiel diplomato el Vjetnamio.
ASEAN kovras terareon de 4.4 milionoj de kvadrataj kilometroj, nome 3% el la totala terareo de la Tero. La teritoriaj akvoj de ASEAN kovras areon de ĉirkaŭ tri fojojn pli granda ol ties teran parton. Membraj landoj havas kombinitan loĝantaron de proksimume 625 milionoj da personoj, nome 8.8% el la tutmonda loĝantaro. En 2015, la kombinita Malneta enlanda produkto de la landoj de la organizaĵo estis kreskinta al pli ol 2.6 bilionoj da usonaj dolaroj. Se ASEAN estus unusola ento, ĝi rangus kiel la sesa plej granda ekonomio en la mondo, post nur Usono, Ĉinio, Japanio, Barato kaj Germanio.[6][7] ASEAN kunhavas terajn landlimojn kun Barato, Ĉinio, Bangladeŝo, Orienta Timoro, kaj Papuo-Nov-Gvineo, kaj marajn landlimojn kun Barato, Ĉinio, Palaŭo kaj Aŭstralio. Kaj Orienta Timoro kaj Papuo-Nov-Gvineo estas apogitaj de kelkaj membroj de ASEAN por ties membreco en la organizaĵo.
ASEAN establiĝis kiel platformo por azia integrado kaj kunlaborado, laborante kun aliaj aziaj landoj por helpi unuecon, prosperecon, disvolvigon kaj elteneblecon de la regiono, same kiel por laborado al solvoj de konfliktoj kaj problemoj en la regiono. Kvankam ĉefe fokuse al landoj de Azio-Pacifiko, ASEAN establis ankaŭ komunikadon kun aliaj mondopartoj, por pli bone helpi la tutmondajn pacon kaj stabilecon. La organizaĵo havas ĝenerale tutmondan reputacion defendi la bonan volon kaj diplomation inter landoj, evitante unupartiajn opiniojn aŭ decidojn, kaj defendante la principon de Ne-Interferado.[8][9][10][11][12][13]