Abatejo de Sankta Kolombano | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
benediktana abatejo religia komunumo ![]() | |||||
Komenco | 7-a jarcento vd | ||||
Geografia situo | 44° 46′ 0″ N, 9° 23′ 13″ O (mapo)44.76679.387Koordinatoj: 44° 46′ 0″ N, 9° 23′ 13″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Italio vd | ||||
Sidejo | Bobbio | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La abatejo de Sankta Kolombano estas monaĥejo [1] kiu estis establita de Sankta Kolombano en 614 en Bobbio, en la provinco de Plaĉenco (Italio – Lombardujo), kaj iam submetita al lia monaĥa regulo kaj al la monaĥa ordeno de Sankta Kolombano.
Nune la baziliko estas sidejo de unu el la parokoj de Bobbio (diocezo de Plaĉenco).
Ĝi leviĝas centre de la urbeta kunteksto, kiu formiĝis iom post iom ĉirkaŭ la vasta areo okupita de la monaĥejo.
Ĝi estis laŭlonge de la tuta Mezepoko unu el la plej gravaj monaĥaj centroj de Eŭropo, iĝante inter la 7-a kaj 12-a jarcentoj la Monto Kasino de Alta Italio: ĝi, fakte, famiĝis pro la scriptorium, kies katalogo, en 982, entenis pli ol 700 kodeksojn kaj kiu post la dispersuĝo (?) de la biblioteko konservis 25 el la 150 antikvaj manuskriptoj de la latina literaturo ekzistantaj en la mondo.[2]
Ĝi fariĝis matrica abatejo de la kolombana ordeno, kies potenca influo etendiĝis kaj en Italio kaj en tuta Eŭropo danke al nombraj abatejoj kaj monaĥejoj fonditaj de iliaj monaĥoj ekde la longobarda epoko. En Italio de nordo rapide estiĝis la monaĥa feŭdo de Bobbio, poste anstataŭata de la "episkopa administrejo de Bobbio".
En ĝi disvolviĝas liturgiaĵoj nur en la festaj tagoj, dum la oficiala liturgia tago okazas la 23-an de novembro, patrona tago.