Abd ar-Rahman la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Emiro de Kordovo | |||||
![]() Statuo de Abdarrahmno la 1-aen la hispana urbo Almuñécar
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | arabe عبدالرحمن بن معاوية بن هشام بن عبد الملك | ||||
Naskiĝo | marto 731 en Damasko | ||||
Morto | 788 en Qurṭubah | ||||
Tombo | Alcázar of the Caliphs (Córdoba) (en) ![]() ![]() | ||||
Religio | sunaismo vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Omajadoj de Kordovo vd | ||||
Patro | Mu'aŭija ibn Hiŝam ![]() | ||||
Gefratoj | Aban ibn Mu'awiya ibn Hisham (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | Hiŝam la 1-a de Kordovo ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto reganto militestro ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Abd ar-Rahman ibn Mu'avija ibn Hiŝam ibn Abd al-Malik (en araba, عبدالرحمن بن معاوية بن هشام بن عبد الملك), konata ankaŭ kiel Abderramano aŭ Abd al-Rahmano la 1-a ad-Dāĥil (الداخل, ‘tiu kiu eniras’ aŭ ‘la enmigrinto’) (naskiĝis en marto 731 en Damasko, mortis 788 en Kordovo) estis princo de la umaja dinastio kiu, en 756, post diversaj okazaĵoj, iĝis la unua sendependa emiro de Kordovo, kie li fondis la dinastion de Umavioj post emirproklamo okazinta en Arĉidono.[1]
Lia patrino estis berbera de la tribo Nafza,[2] kio utilis por fuĝi al Kabilio, en Nordafriko, kiam venkis la Abasida revolucio.
La interna situacio de la emirlando ne permesis Abderramanon konduki la oftajn raziojn kontraŭ la teritorioj de la kristanaj regnoj de la nordo de Iberio. Lia regado de tridekdu jaroj okazis inter internaj luktoj por finigi la reziston de la antaŭa emiro, Jusuf al-Fihri, kaj de ties filoj, nome la sirianoj partianoj de la abasidoj kaj de la berberoj kiuj estis setlintaj en la Iberia Duoninsulo.