Abdou DIOUF (naskiĝis la 7-an de septembro 1935 en Louga) estas senegala politikisto. Li funkciis kiel la dua prezidanto de sia lando de 1981 ĝis 2000. Lia antaŭulo estis Léopold Sédar Senghor, kaj en 2000 li estis sukcedita fare de Abdoulaye Wade.
Diouf naskiĝis la 7-an de septembro 1935 en Louga, tiam parto de Franca Okcidenta Afriko. Li studis juron en Dakaro kaj daŭrigis siajn studojn en Francio en 1960.
Diouf revenis al Senegalo ok monatojn post la sendependeco de la lando. Li laboris kiel ŝtatoficisto ĝis li estis nomumita regiona guberniestro. En 1968 li estis nomumita ninistro de planado kaj industrio kaj en 1970 ĉefministro.
Prezidanto Senghor abdikis en 1981 kaj estis sukcedita fare de ĉefministro Diouf. Diouf forigis limigojn al politika agado, tiel ke la nombro da opoziciaj partioj multobligis. Ĝi helpis al Diouf akiri 80 procentojn de la voĉoj en la prezidant-elekto en 1983. En 1988, li venkis en la elekto kun pli ol 70 procentoj de la voĉoj, kaj en 1993 li estis elektita por la tria fojo kun 58 procentoj plimulto. La prezidenta periodo estis plilongigita al sep jaroj en 1991. En la elekto de 2000, li estis venkita fare de Abdoulaye Wade.
Diouf funkciis kiel Ĝenerala Sekretario de la Internacia Organizaĵo de la Franclingvio ekde la komenco de 2003 ĝis la fino de 2014.