Abelbredado estas la bredado de abeloj fare de homoj. Precipe abelbredado estas zorgado de abeloj por kreskigi kaj plimultigi la abelkoloniojn kaj por rikolti mielon, reĝan ĵeleon, propolison kaj abelan vakson. Ĝi ofte ankaŭ celas poleni plantojn por pligrandigi rikoltojn.
Por abelbredado la abelistoj konstruas specialajn abelujojn kie la abeloj loĝas. La laborabeloj serĉas nektaron en floroj ĉirkaŭ la abelujo kaj portas ĝin al la abelujo kie ili konservas ĝin en sesedraj ĉeloj faritaj el vakso. En moderna abelkesto la abelisto aranĝas forpreneblajn kadrojn. La laborabeloj konstruas ĉelojn en ili kaj enmetas mielon en la ĉelojn.
Abelonutraj plantoj havas grandan signifon por la abelbredado.