Abenaka lingvo | |
Wôbanakiôdwawôgan | |
![]() | |
lingvo | |
---|---|
Eastern Algonquian | |
Parolata en | Odanak, Centre-du-Québec, Kebekio |
Parolantoj | 20 |
Denaskaj parolantoj | 20 |
Skribo | Latina alfabeto, Kanadaj Indiĝenaj Silaboj |
Lingvistika klasifiko | |
Algonka
| |
Lingvaj kodoj | |
Glottolog | aben1250 |
Angla nomo | Abenaki |
Franca nomo | abénaqui |
La abenaka aŭ abnaka estas endanĝerigita lingvo apartenanta al la algonkena lingvaro de Kebekio kaj la nordaj ŝtatoj de Nov-Anglio. La lingvo havas orientajn kaj okcidentajn formojn kiuj malsamas laŭ leksiko (vortprovizo) kaj fonologio kaj estas foje konsiderataj kiel malsamaj lingvoj.
Ĝi estis unue parolita en Vermonto, norda Masaĉuseco kaj Majno.
La okcidenta abenaka lingvo estas parolata de kelkaj maljunaj abenakoj en Odanak, Kebekio. Oni nuntempe konsideras ĝin esti mortinta lingvo[1]. En 2015 estis registritaj 12 parolantoj de la okcidenta abenaka.
La orientabenakaj lingvovariantoj estas parolataj de pluraj loĝantaroj, inkluzivanta de la mikmakoj kaj estis parolata ĝis la 1990-aj jaroj en Majno.