Aberdeen (prononco [ˌæbəɾˈdiːn]; skotgaeleObar Dheathain; skoteAiberdein) estas havenurbo en nordorienta Skotlando.
Laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 200 680 loĝantoj sur areo de 65,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 083 loĝantoj/km². Tiele ĝi estas la tria plej granda urbo en Skotlando kaj situas apud la Norda Maro, inter la estuaroj de la riveroj Dee kaj Don. Krome ĝi estas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando.
Ĝi estas kultura centro kun antikva universitato.
Industrio – fiŝkaptado, grava centro de submara esplorado por nafto kaj gaso.