Emirlando Abudabio | |||
---|---|---|---|
arabe إمارة أبوظبي | |||
emirlando | |||
![]() | ![]() | ||
Flago | Blazono | ||
emirlando de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj [+] | |||
Parto de | Persa golfo | ||
- mezo | Abudabio | ||
- koordinatoj | 24° N, 54° O (mapo)23.66666666666754 | ||
Akvokolektejo | 73 060 km² (7 306 000 ha) [+] | ||
Areo | 73 060 km² (7 306 000 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 2 908 173 [+] (2016) | ||
Ĉefulo | Muhamad bin Zajid bin Sultan Al Nahjan
(ekde 14-a de majo 2022) |
||
Horzono | UTC+04:00 [+] | ||
|
|||
![]() |
|||
Emirlando Abudabio | |||
![]() |
|||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La Emirlando Abudabio (Imārat Abu-Dabi aŭ Imārat Abu-Zabi; arabe إمارة أبوظبي) estas la plej granda kaj grava emirlando en konsisto de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE). Ĝi situas ĉe la bordo de la Persa Golfo. Abudabio okupas 67.350 km², kio estas ĉirkaŭ 87 % de la teritorio de UAE, ĝia loĝantaro estas pli ol 1,0 miliono. La ĉefurbo estas samnoma kiel la emirlando, aliaj urboj estas: Al-Ajn, Ĝebel-Dana, Ruveis, Bu-Hasa.
Abudabio estis fondita en 1760 kaj estis sidejo de lokaj regantoj. De 1966 ĝin regis ŝejĥo Zajid bin Sultan Al Nahjan, kiu samtempe estis prezidanto de UAE ekde 1971. Post lia morto en 2004, lin sekvis lia filo Ĥalifa bin Zajid bin Sultan Al Nahjan, kaj post ties morto en 2022 alia filo, Muhamad bin Zajid bin Sultan Al Nahjan.