Por samtitola artikolo vidu la paĝon Acassuso (stacidomo). |
Acassuso | |||
---|---|---|---|
urbo de Argentino administra teritoria unuo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 34° 29′ S, 58° 30′ U (mapo)-34.475-58.500833333333Koordinatoj: 34° 29′ S, 58° 30′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 18 m [+] | ||
Horzono | UTC-03:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Acassuso [+] | |||
Acassuso estas urbo situanta en la distrikto San Isidro, kiu situas en la metropola areo de Bonaero, Argentino. Ĉi tiu urbo situas 7,3 km de sia plej proksima aliro al la Aŭtonoma Urbo Bonaero kaj 20 km norde de la centro de la argentina ĉefurbo.
Kun 2,5 km², ĝi estas la plej malgranda urbo el la ses kiuj konsistigas la distrikton San Isidro, provinco Bonaero Argentino. Ĝi origine devenas de "suertes" n-roj 52, 53 kaj 54 aljuĝitaj fare de Juan de Garay al Ambrosio Acosta, Rodrigo Gómez de Saravia kaj Pablo Simbrón, kvankam de la leŭgo origine koncedita, Acassuso etendiĝas nur duone.
Ĝiaj limoj estas Plata-Rivero (nordoriente), Strato Gral Pueyrredón (sudoriente), Avenuo Santa Fe (sudokcidente) kaj strato Roque Sáenz Peña (direkte al la nordokcidento).
Ĝi limas la urbojn Martínez en la sudokcidento kaj San Isidro en la nordokcidento.
La historia punkto de la kvartalo estas la "Ombú de la Espero", sub kies ombro parolis generalo José de San Martín kaj Juan Martín de Pueyrredón, ĉirkaŭ 1816, planante la sendependecon de Argentino.
La stacidomo Acassuso de la Linio Mitre, elektra branĉo Retiro-Tigre, estis mafermita en 1933, komence ĝi estis meza haltejo inter la stacidomoj San Isidro C kaj Martínez.
Acassuso ankaŭ havas stacion sur la linio Tren de la Costa, Las Barrancas, en la malsupro de Acassuso.