Ada de Kario | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Ἄδα | ||
Naskiĝo | en Muğla | |
Morto | en Halikarnaso | |
Familio | ||
Dinastio | Hecatomnids vd | |
Patro | Hecatomnus (en) vd | |
Gefratoj | Mausolus (en) , Idrieus (en) , Pixodarus (en) kaj Artemisia II of Caria (en) vd | |
Edz(in)o | Idrieus (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | suvereno satrapo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ada de Kario (antikve-greke Ἄδα) (fl. 377 – 326 a.K.)[1] estis membro de la Domo de Hekatomno (de Hekatomnidoj) kaj reganto de Kario en la 4a jarcento a.K., unu kiel persa satrapo kaj poste kiel reĝino sub protekto de Aleksandro la 3-a (la Granda) de Macedonio.
Ada estis la filino de Hekatomno, satrapo de Kario, kaj fratino de Maŭzolo, Artemisia, Idrieus kaj Piksodaro. Ŝi estis edzino de sia frato Idrieus, kiu sukcedis post Artemisia en 351 a.K. kaj mortiĝis en 344 a.K. Je la morto de ŝia edzo, Ada iĝis satrapo de Kario, sed ŝi estis elpelita de sia frato Piksodaro en 340 a.K. Ada fuĝis al la fortikaĵo de Alinda, kie ŝi retenis sian regadon en ekzilo.
Kiam Aleksandro la Granda eniris en Karion en 334 a.K., Ada adoptis Aleksandro kiel sia filon kaj kapitulacis Alinda al li. Reage, Aleksandro akceptis la proponon kaj donis al Ada formalan komandon por la Sieĝo de Halikarnaso.[2] Post la falo de Halikarnaso, Aleksandro revenis al Alinda kaj faris Ada reĝino de la tuta Kario.[3] La populareco de Ada ĉe la popolanoj siavice sekurigis la fidelecon de Karianoj al Aleksandro.
Laŭ turkaj arkeologoj, la tombo de Ada estis malkovrita, kvankam tiu postulo restas nesolvita. Ŝiaj restaĵoj estas montrataj en la arkeologia muzeo de Bodrum.[4]