Adigea lingvo

Adigea lingvo
natura lingvomoderna lingvo
Circassian
Parolantoj 575 900
Skribo cirila alfabeto, Adyghe alphabet, araba skribo
Lingva statuso 2 vundebla
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 ady
  Glottolog adyg1241
Angla nomo Adyghe
Franca nomo adyguéen
vdr

La Adigea lingvo (memnomo Адыгэ, prononcu: Adige; ISO-kodo: ady) estas parolata en Adigeio (respubliko en Norda Kaŭkazio, subjekto de Rusia Federacio) kaj en apudaj lokoj de Krasnodara regiono. Ĝi estas dua oficiala lingvo en Adigeio, apud la rusa.

La adigea lingvo apartenas al la adigea subgrupo de abĥaz-adigeaj lingvoj. Kiel en ĉiuj lingvoj de tiu grupo, en ĝi multas konsonantaj fonemoj: de 50 ĝis 60 en diversaj dialektoj.

La lingvo estas foje traktata kiel varianto de la ĉerkesa lingvo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne