Administra divido de Brazilo

La Federacia Respubliko Brazilo estas dividita en 26 subŝtatojn/federacierojn kaj unu rekte federacieran distrikton (portugale Distrito Federal do Brasil). Kiel malsupra memstara administra nivelo sub federacieroj ekzistas la municipoj. La federacia distrikto konsistas esence el la urbo Braziljo.

La subŝtatoj de Brazilo grupiĝas en kvin regionegoj, kiel montras la supra mapo dekstre.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne