Adolf Sproeck | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de marto 1890 en Berlino |
Morto | 25-an de marto 1978 (88-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Adolf SPROECK (naskiĝis 5-an de marto 1890 en Berlino - mortis la 25-an de marto 1978 samurbe) estis germana esperantisto, aktiva pli ol 70 jarojn en la Esperanto-movado.
Li estis socialdemokrata laborista esperantisto, redaktoro de la asocia gazeto de Germana Laborista Esperanto-Asocio (GLEA), fondinto de la unuaj laboristaj Esperanto-grupoj en Berlino en 1911 kaj kunfondinto de Socialista Esperanto-Asocio (SEA) en 1930. Li tradukis germanlingvajn kantotekstojn, poemojn kaj aliajn literaturajn verkojn al Esperanto kaj publikigis mem verkitajn humurajn tekstojn en Esperanto. Sub la mallongigo ASO aŭ la pseŭdonimo EZOKO aperis liaj recenzoj pri la Esperanto-literaturo.
De 1946 ĝis 1948 li estis distrikta deputito de SPD (Socialdemokrata Partio de Germanio) en Berlino-Prenzlauer Berg.