La afero Robert Boulin aŭ afero Boulin rilatas al la morto, la enketoj kaj la diskutoj, kiuj sekvis la morton de Robert Boulin, tiama laborministro de la franca registaro. Lia kadavro estis trovita la 30-an de oktobro 1979 en lago de la arbaro de Rambouillet. La justico fine konkludis la neekziston de krimo (fr:non-lieu) kaj al memmortigo. Tiun tezon ne akceptis ĉiuj, ĉefe pro multaj misoj dum la enketo. La familio de Robert Boulin, kaj aparte ties filino Fabienne Boullin-Burgeat, estas konvinkita, ke ŝia patro estis murdita. Multaj ĵurnalistoj interalie de L'Humanité, Canal+, Libération, Minute kaj France Inter subtenas ŝin.