Afganio aŭ Afganujo (ankaŭ Afganistano, el افغانستان: paŝtuneAfġānistān kaj perseAfġānestān), oficiale Islama Emirlando Afganio, estas lando en la sudo de Centra Azio kaj en mondoregiono Granda Mezoriento.[3][4] Ĝi havas loĝantaron de proksimume 33 milionoj, kio ĝin situigas kiel la 43a plej loĝata lando en la mondo. La ĉefaj religioj estas islamanoj (tre fundamentismaj kaj tradiciemaj, sunaistoj 84%, ŝijaistoj 15%).
Ĝi havas limojn kun Pakistano sude kaj oriente; kun Irano okcidente; kun Turkmenio, Uzbekio, kaj Taĝikio norde; kaj kun Ĉinio en plej malproksima nordoriento. Ĝia teritorio kovras areon de 652,000 km² (252,000 sq mi), tiel ke ĝi estas la 40a plej granda lando en la mondo.
↑"Afghanistan". The World Factbook. CIA. [1]Arkivigite je 2017-09-20 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 15an de Septembro 2016.
↑"U.S. maps". Pubs.usgs.gov. Arkivita el la originalo en 2013-12-25. [2]Arkivigite je 2013-12-25 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 15an de Majo 2012. "South Asia: Data, Projects, and Research". [3] Alirita la 15an de Septembro 2016. "MAPS SHOWING GEOLOGY, OIL AND GAS FIELDS AND GEOLOGICAL PROVINCES OF SOUTH ASIA (Includes Afghanistan)". [4]Arkivigite je 2013-12-25 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 15an de Septembro 2016. "University of Washington Jackson School of International Studies: The South Asia Center". Arkivita el la originalo la 2an de Aprilo 2015. [5] Alirita la 15an de Septembro 2016. "Syracruse University: The South Asia Center". [6] Alirita la 15an de Septembro 2016. "Center for South Asian studies". [7] Alirita la 15an de Septembro 2016.