Afrikkaribianoj | |
---|---|
etno | |
nigruloj • sub-Saharan Africans | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Afrik-karibia popolo aŭ afrik-karibiaj homoj estas homoj kies genealogiaj spuroj plene aŭ parte originas el Afriko kaj vivas en Karibio. La plimulto de la modernaj afrik-karibianoj devenas de afrikanoj kiuj estis sklavoj venigitaj al la kolonia Karibio tra la transatlantika triangula sklavkomerco inter la 15-a kaj 19-a jarcentoj por labori unuavice en diversaj sukerkanplantejoj kaj ĉe familioj. Aliaj nomoj por la etna grupo estas nigra kariba, afrika aŭ nigra antilano. La termino afrik-karibia ne estis elpensita de karibiaj homoj mem, sed estis unue uzita de eŭropaj usonanoj en la malfruaj 1960-aj jaroj.[1]
Kvankam plejparto de afrik-karibiaj homoj hodiaŭ vivas en anglaj, francaj kaj hispanlingvaj karibiaj landoj kaj teritorioj, estas ankaŭ gravaj diasporaj loĝantaroj tra la okcidenta mondo — precipe en Usono, Kanado, Britio, Francio kaj Nederlando. Kaj la hejma kaj diaspora loĝantaroj produktis nombron de individuoj kiuj havis rimarkindan influon sur modernaj okcidentaj, karibiaj kaj afrikaj socioj; ili inkluzivas politikajn aktivulojn kiel Marcus Garvey kaj C. L. R. James; verkistoj kaj teoriistoj kiel Aimé Césaire kaj Frantz Fanon; usona armeogvidanto Colin Powell; kaj muzikistoj kiel Rihanna, Bob Marley, Nicki Minaj kaj Kamala Devi Harris de jamajka deveno, unua afrik-usonanino kaj unua aziusona vicprezidento de Usono.