La Afrikigita abelo, konata ankaŭ kiel Afrikigita mielabelo, kaj konata populare kiel la "murdabelo", estas hibrido de okcidenta mielabela specio (Apis mellifera), produktita origine per kruc-bredado de orientafrika malaltera mielabelo (A. m. scutellata) kun variaj eŭropaj mielabeloj kiel la itala mielabelo A. m. ligustica kaj la iberia mielabelo A. m. iberiensis.
La Afrikigita abelo estis unuafoje enkondukita en Brazilo en 1956 kiel klopodo por plibonigi la mielproduktadon, sed 26 svarmoj fuĝis kvarantenojn en 1957. Ekde tiam, la hibrido etendiĝis tra Sudameriko kaj alvenis en Nordamerikon en 1985. Abelujoj troviĝis en suda Teksaso en Usono en 1990.[1]
Afrikigitaj abeloj estas tipe multe pli defendemaj ol aliaj variantoj de mielabelo, kaj reagas al ĝenado pli rapide ol eŭropaj mielabeloj. Ili povas ataki personon for 400 m; ili jam mortigis ĉirkaŭ 1 000 homojn, kaj la viktimoj ricevis dek fojojn pli da pikiloj ol el eŭropaj mielabeloj.[2] Ili mortigis ĉevalojn kaj aliajn animalojn.[3][4]