Programa 21 | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Unuiĝintaj Nacioj |
Lingvoj | |
Lingvo | hispana lingvo |
Eldonado | |
Eldonejo | Unuiĝintaj Nacioj |
Ĝenro | nefikcio |
La Agendo 21 estas evolu- kaj medipolitika agprogramo por la 21-a jarcento, gvidteksto por daŭripova evoluo, decidita de 179 ŝtatoj ĉe la Pintkonferenco pri la Tero de la Unuiĝintaj Nacioj (ankaŭ konata kiel Unuiĝintaj Nacioj Konferenco por la Medio kaj la Evoluo) en Rio de Janeiro en 1992 [1]. Ĉe la konferencoj partoprenis krom registaraj reprezentantoj ankaŭ neregistaraj organizaĵoj. Daŭripova evoluo kaj la Agendo 21 multloke iĝis gvidlinio de publika agado.