Ahigal de los Aceiteros | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37248 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 88 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 53′ N, 6° 45′ U (mapo)40.875277777778-6.7477777777778Koordinatoj: 40° 53′ N, 6° 45′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 632 m [+] | ||
Areo | 27,9 km² (2 790 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ahigal de los Aceiteros estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco kaj al la Municiparo El Abadengo. Ahigal de los Aceiteros estas tradukebla etimologie al Figarbaro de la Oleistoj.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 27,93 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 126 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Parto de ĝia teritorio estas ene de la Natura Parko Arribes del Duero, naturejo protektita de grandaj valoroj kaj mediaj kaj turismaj.
Limas kun loĝlokoj Sobradillo, La Redonda, Almofala (Portugalio), Olmedo de Camaces, La Bouza, Puerto Seguro kaj San Felices de los Gallegos. Ĝi distas 105 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.
Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado lastatempe iom dekadencis. Lastatempe rura turismo ekgravis.
La urbestro estas de dekstra partio PP.