Ahmad Tibi

Ahmad Tibi
Persona informo
أحمد الطيبي
Naskonomo أحمد كامل أحمد الطيبي
Naskiĝo 19-an de decembro 1958 (1958-12-19) (66-jaraĝa)
en Taibe,  Israelo
Religio islamo • Arab-Muslims • Islamo en Palestino vd
Etno araboPalestinanoj • Arab-Muslims • Palestinians in Israel • arabaj israelanoj vd
Lingvoj Palestina araba dialektoaraba vd
Loĝloko Taibe vd
Ŝtataneco Israelo
Palestino Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Hebrea Universitato de Jerusalemo - MUDr. Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Ta'al (en) Traduki
Hadash-Ta'al (en) Traduki
United Arab List–Ta'al (en) Traduki
The Arab List (en) Traduki
Unuiĝinta Listo
Asembleo Nacia Demokratia Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
kuracisto
ginekologio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Jerusalemo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ahmed TIBI (arabe أحمد الطيبي‎, hebree אחמד טיבי‎, ankaŭ Ahmad Tibi ; n. la 19-an de decembro 1958, Taibe, Israelo) estas israela politikisto de araba origino, gvidanto de la partio TAAL (Araba Renoviĝo). Tibi konsideras sin palestin-araba laŭ nacieco kaj israelano laŭ civitaneco.

Li estas membro de la israela Kneset ekde 1999. En la Kneset de la 15-a kunvoko li reprezentis la partion TAAL, en la lastaj du kunvokoj ĝi funkciis kiel Unuiĝinta Listo kun la partio Raam. En la 17-a kaj 18-a Kneset li funkcias kiel vicprezidanto de la parlamento.

En 2015, dum la elektoj al la 20-a Kneset, li iĝis membro de la Kneset de la Ĝenerala Araba Listo [1][2].

En 1983, Ahmed diplomiĝis kun honoroj ĉe la Hebrea Universitato de Jerusalemo, kaj specialiĝis pri ginekologio.

Sekve la de la Oslo-Akordoj en 1993, Tibi estis nomumita kiel la konsilisto de Yasser Arafat pri israelaj aferoj. Li ankaŭ estis la palestina reprezentanto ĉe la Wye River Memorando en 1998.

La 27-an de januaro 2010, Tibi parolis en Kneset-kunveno dediĉita al la Internacia Tago de Memoro por la Viktimoj de la Holokaŭsto, deklarante: “La fortoj de la malbono sendis milionojn da homoj - judoj, sovetiaj militkaptitoj, poloj, ciganoj kaj simple ĉiuj iliaj politikaj kontraŭuloj — al terura morto. Ĝi ne estis nur morto, sed industrio de morto, la produkto de ideologio de malamo, rasismo kaj rasa purigado." [1]

  1. Movement Restrictions on MK Dr. Al-Tibi. Arab Association for Human Rights (2 June 2002). Arkivita el la originalo je 15 December 2004.
  2. "Court delays ruling on Tibi petition over travel limitations", 3 November 2002.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne