Ajodjo

Larĝa panoramo de Ajodjo
Larĝa panoramo de Ajodjo
Ajodjo
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando Barato
Federacia ŝtato Utar-Pradeŝo
Distrikto Faizabad
Poŝtkodo 224123
Demografio
Loĝantaro 55 890  (2011) [+]
Loĝdenso 700 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 26° 48′ N, 82° 12′ O (mapo)26.882.2Koordinatoj: 26° 48′ N, 82° 12′ O (mapo)
Alto 93 m [+]
Areo 79,8 km² (7 980 ha) [+]
Horzono UTC + 05:30
Ajodjo (Utar-Pradeŝo)
Ajodjo (Utar-Pradeŝo)
DEC
Situo de Ajodjo
Ajodjo (Barato)
Ajodjo (Barato)
DEC
Situo de Ajodjo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ayodhya [+]
vdr

Ajodjo (hindie अयोध्या, ayodhyā) estas antikva urbo en Barato. Ĝi estis la ĉefurbo de la iama gubernio Awadha, nun en la samnoma distrikto de Utar-Pradeŝo (ekde 2018). En la Ramajano, Ajodjo estis la ĉefurbo de Kosalo kaj la naskiĝloko de Ramo. En Palio, la urbo nomiĝis Ayojjhā. Dum la brita regno la regiono ĉirkaŭ Ajodjo nomiĝis Oudh. Ĝi estas sur la dekstra bordo de la rivero Sarajuo, 555 km oriente de Nov-Delhio. En Sanskrito, la vorto "ayodhyā" signifas "lokon kontraŭ kiu oni ne militu". Laŭ kelkaj sanktaj libroj de hinduismo (ekz. Brahmanda Purana) Ajodjo estas unu el la plej sanktaj lokoj de la lando.

Dum la unuaj kelkaj jarcentoj de la komuna erao, Ajodjo nomiĝis Saketo (Sāketa). La urbon Saketa venkis la reĝo Kaniŝko de la kuŝana dinastio. Li faris ĝin la administra centro de liaj orientaj teritorioj. Ne estas klare kiam la nomo ŝanĝiĝis, sed jam dum la vizito de ĉina pilgrimo la en l-a 7a jarcento KE, la urbo jam nomiĝis Ayodhyā.

Vojo en Ajodjo

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne