Akvodistribuejo estas instalaĵo por la preparado kaj distribuado de trinkakvo.
Gravaj instalaĵoj de akvodistribuejo estas filtrilo, pumpilo kaj ofte ankaŭ (freŝ-) akvorezervujo aŭ akvocisterno. Krome ĝi havas altcisternon, armaturojn kaj ŝaltejoj, kie la distribuado de la trinkakvo en la tuba sistemo estas regata kaj kontrolata. Grandaj akvodistribejoj posedas laboratoriojn, kie la kemia kaj biologia konsisto de la akvo estas kontrolata.
Se la akvoprovizado okazas el la grundakvo, la akvodistribuejo troviĝas tuj apud la puto. La areo estas zono 1 (t.e. la plej strikte protektata zono) de akvoprotektejo. Ankaŭ grundakvaj aldonejoj, kiuj aldonas al la grundakvo akvon de riveroj kaj riveretoj (riverborda firtraĵo), estas ofte parto de akvodisponejo. Se la provizado okazas el fontoj aŭ surfaca akvo (lagoj, fluantaj akvejoj), la akvo estas transportata trans konduktiloj de la fonto al la akvodistribuejo. Ĉe la lasta kazo necesas purigadejo en la akvodistribuejo, kie estas farata la kemia kaj biologia kvalito de la akvo.
En ebenregiono la plej signifa signo de akvodistribuejo estis la akvoturo. Hodiaŭ ĝi estas anstataŭata de malaltbasenoj kun adekvataj pumpiloj.