Akvofalejo | ||||
---|---|---|---|---|
Fallingwater | ||||
![]() | ||||
Unufamilia loĝejo dommuzeo ![]() | ||||
Bazaj datoj | ||||
Konstrustilo | moderna arkitekturo • Organika arkitekturo vd | |||
Arkitekto | Frank Lloyd Wright vd | |||
Estiĝo | 1936 | |||
Malfermo | 1939 | |||
Areo | 11,2 m² | |||
Lando | Usono ![]() | |||
Situo | Stewart Township | |||
Adreso | 1491 Mill Run Rd, Mill Run, PA 15464 | |||
Situo | ||||
Geografia situo | 39° 54′ 22″ N, 79° 28′ 5″ U (mapo)39.906111111111-79.468055555556Koordinatoj: 39° 54′ 22″ N, 79° 28′ 5″ U (mapo) [+] | |||
| ||||
Parto de | The 20th-Century Architecture of Frank Lloyd Wright (en) ![]() ![]() | |||
Retejo | https://fallingwater.org/ | |||
Akvofalejo, aŭ en angla origine Fallingwater aŭ Kaufmann Residence, estas hejmo desegnita de arkitekto Frank Lloyd Wright en 1935 en rura areo de sudokcidenta Pensilvanio, Usono, 43 mejlojn (69 km) sudoriente de Picburgo.[1] La domo estis konstruita parte super akvofalo ĉe la rojo Bear Run en la sekcio Mill Run de la urbo Stewart Township, en la Kantono Fayette (Pensilvanio), ĉe Altaj Teroj Laurel de Aleganoj.
Time citis ĝin kiel "most beautiful job" (plej bela verko) de Wright;[2] ĝi estis listita en la listo de la gazeto Smithsonian de la 28 lokoj "vizitendaj antaŭ morti."[3] Ĝi estis proklamita Nacia Historia Loko en 1966.[4] En 1991, membroj de la American Institute of Architects priskribis la domon kiel "best all-time work of American architecture" (plej bona verko de usona arkitekturo ĉiutempa) kaj en 2007, ĝi estis rangita 29a en la listo de la AIA.
La domo Akvofalejo estas elstara ekzemplo de Organika arkitekturo.