Akvokanono aŭ akvoĵetilo estas ilo, aŭ portebla aŭ fiksita sur aparta veturilo, per kiu per granda premo el veturilaj akvorezervujoj eblas ĵeti akvon tra moveblaj ŝtaltuboj al homoj. Akvokanonoj estas uzataj precipe fare de policaj, armeaj aŭ aliaj prisekuraj unuoj, kiuj celas dispeli amasiĝojn de nearmitaj homoj, ofte en demonstracio, sen vere vundi iun. La akvo povas enhavi kemiajn aldonaĵojn, kiuj ekzemple celas iriti la homajn mukozojn kaj kaŭzi larmojn aŭ tusadon, kaj la akva likvaĵo povas esti elĵetata per premo de ĝis 2 000 paskaloj.