Akvomolado estas la desmineralado de akvo aŭ la redukto de la koncentriĝo de kalcio-, magnezio- kaj iuj aliaj metalkatjonoj en malmola akvo.
Malmolecaj jonoj kiuj solviĝas en akvo povas kaŭzi diversajn efektojn nedezirindajn, ekz-e malhelpi la agon de sapoj aŭ antaŭenigi la amasiĝon de kaldronkrusto, kiu povas obstrukci tubaron kaj rezultigi galvanan korodon.[1]
Konvenciaj akvomoladiloj por hejma uzo dependas de jono-interŝanĝa polimero en kiu malmolecaj jonoj interŝanĝiĝos por natriaj jonoj. Akvomolado eble dezirindas kie la akvofonto estas malmola.[2] Tamen, malmola akvo ankaŭ donas iun sanohelpon, reduktante la solveblecon de eble venenaj metaljonoj kiel plumbo kaj kupro.