Alan Lee | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de aŭgusto 1947 (77-jaraĝa) en Londono |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Chagford |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() |
Alma mater | Ealing Art College (en) ![]() ![]() |
Subskribo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | pentristo aktoro artisto psikiatro ilustristo vidartisto ![]() |
Alan LEE [elen li] naskiĝis en 1947 en Middlesex, Anglio. Li studis grafikan fasonadon ĉe Artlernejo Ealing. Studante, li ĉefokupiĝis pri ilustrado de mitoj Keltaj kaj Nord-ĝermanaj. Dum lia tuta vivo artista restis ĉe Lee tiu intereso primitologia. Hodiaŭ li loĝadas en Devon kaj famas pro siaj kontribuoj al fantast-ilustrado, precipe de la libroj de Tolkien, sed ankaŭ de - ekzemple - Iliado. Tiel fama li fariĝis inter Tolkien-amantoj, ke filmisto Peter Jackson dungis lin por esti "arta konsilanto" dum la filmado de La Mastro de l' Ringoj, kune kun alia fama fantastilustristo, John Howe.
La stilon de Lee dominas nebulnuancaj akvareloj kaj vagaj krajonaĵoj.