Alassane Ouattara | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Alassane Dramane Ouattara | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1942 (83-jaraĝa) en Dimbokro | ||||
Religio | islamo vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Ebur-Bordo ![]() | ||||
Alma mater | Universitato Drexel Lernejo Wharton ![]() | ||||
Partio | Partio Demokratia de Eburbordo — Amaskunveno Demokratia Afrika ![]() | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Sita Ouattara (en) ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Dominique Folloroux-Ouattara (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto politikisto ![]() | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Alassane Dramane OUATTARA, kromnomita « ADO » (naskiĝis la 1-an de januaro 1942 en Dimbokro, apud la ĉefurbo Jamusukro), estas ebur-borda politikisto. Ĉefministro de Ebur-Bordo de 1990 ĝis 1993, li estas kandidato al ebur-borda prezidanta elekto de 2010, kiun li gajnas per 54,1 % el la voĉdonoj laŭ la sendependa elekta Komisiono (CEI); tamen la Konstitucia Konsilio deklaras, ke la rezultoj de la CEI estas nevalidaj kaj proklamas la venkon de Laurent Gbagbo la 3-an de decembro 2010. Li tamen estas agnoskata kiel elektita prezidanto fare de CEDEAO, Francio, Usono, Eŭropa Unio kaj Unuiĝintaj Nacioj[1].