Alatriste | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Alatriste |
Originala lingvo | hispana lingvo • latina lingvo • flandra lingvo • portugala lingvo |
Kina aperdato | 1 sep. 2006 |
Ĝenro | mantela-rapira filmo, filmo bazita sur romano |
Kameraado | Paco Femenía |
Reĝisoro(j) | Agustín Díaz Yanes |
Produktisto(j) | Antonio Cardenal • Álvaro Augustín |
Scenaro | Agustín Díaz Yanes • Arturo Pérez-Reverte |
Filmita en | Madrido • Úbeda • Baeza • Uclés • El Álamo • Kadizo • Sevilo • Tarifa • Santiponce • Talamanko de Ĥaramo |
Loko de rakonto | Nederlando • Flandrio • Hispanio |
Muziko de | Roque Baños |
Rolantoj | Viggo Mortensen • Elena Anaya • Unax Ugalde • Ariadna Gil • Eduard Fernández • Enrico Lo Verso • Eduardo Noriega • Juan Echanove • Javier Cámara • Arturo Pérez-Reverte • Blanca Portillo • Pilar López de Ayala • Nacho Pérez • Antonio Dechent • Pilar Bardem • Cristina Marcos • Francesc Orella • Francesc Garrido • Nadia de Santiago • Luis Zahera • Paco Tous • Carlos Bardem • Jesús Ruyman • Simon Cohen • Antonio Resines • Chema Ruiz • Miguel Alcíbar |
Produktinta firmao | Telecinco Cinema Origen P.C. NBC Universal Global Networks España |
Honorigoj | Goya Award for Best Producer • Goya Award for Best Artistic Direction • Goya Award for Best Costume Design |
IMDb | |
Alatriste estas hispana filmo de 2006 reĝisorita de Agustín Díaz Yanes, kaj protagonistigita de Viggo Mortensen kaj bazita sur la protagonista rolulo de la romano Las aventuras del capitán Alatriste de Arturo Pérez-Reverte.
Kun buĝeto de 24 milionoj da eŭroj, ĝi estis la dua plej multekosta filmo de la historio de la hispana kino, superita nur de Ágora ĝis tiam,[1] sed la unua plej multekosta el tiuj filmitaj en hispana lingvo.[2] Distribuita de 20th Century Fox, la filmo ege sukcesis en Azio — kie ĝi estis konata kiel "la filmo de Hispanio" — kaj okupis la 19an rangon de hispanaj filmoj plej biletvendaj en tiu kontinento.
Ĝia filmo startis la 7an de marto 2005 kaj finiĝis la 17an de junio samjare. Ĝi premieris la 1an de septembro 2006. La 15an de septembro 2006, la Akademio de Kinaj Artoj kaj Sciencoj de Hispanio elektis ĝin, kun aliaj du filmoj, kiel kandidata por konkurenco al posteno de hispana reprezentanto en la Oskar-premioj, sed finfine tiun postenon okupis Volver de Pedro Almodóvar, kiu eĉ ne estis inter la kvin finalistoj.