Albeno (Sud-Afriko)

Albeno, proksimume en 1835.

Albeno ( angle : Albany ) estis distrikto en la sud-afrika Orienta Kablando. Graham-Urbo (Grahamstown) estis tradicie la administra ĉefurbo, kultura centro kaj plej granda urbo de la Albena Distrikto. La areo antaŭe estis konata kiel la "zuurveld" (acida kampo) de migrintaj buraj terkultivistoj en la malfrua 18-a jarcento, kaj ĝi situis proksime de la limo inter la Kabkolonio kaj la tradiciaj kosaj teroj en la oriento. La britaj pioniroj de 1820 estis agemaj por koloniigi kaj terkultivi la distrikton kaj donis al ĝi iu el ĝia karakteriza loka kulturo. La ANC-registaro kunfandis Albenon kun la granda kosa urbeto de Alice kiel municipa areo de Kakadu-Distrikto.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne