Albert Jacquard

Albert Jacquard
Albert Jacquard en Majo 2009
Albert Jacquard en Majo 2009
Persona informo
Naskonomo Albert Marie Joseph Jacquard
Naskiĝo 23-an de decembro 1925 (1925-12-23)
en 1-a Arondismento de Liono
Morto 11-an de septembro 2013 (2013-09-11) (87-jaraĝa)
en 6-a arondismento de Parizo
Mortokialo Leŭkemio Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Pariza tombejo de Bagneux Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj franca
Loĝloko Francio
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Franca Politeknika Lernejo
Universitato de Tuluzo III Paul Sabatier - Doktoro (–1972)
Universitato Stanford
Universitato de Tuluzo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo eseisto
biologo
genetikisto
filozofo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Albert Jacquard, en Esperanto Alberto Ĵakaro[1] (naskiĝis la 23-an de decembro 1925 en Liono, mortis la 11-an de septembro 2013 en Parizo[2] ), estis franca sciencisto, genetikisto, eseisto, humanisto. Li estis membro de la Nacia Konsulta Komitato pri Etiko[3].

Albert Jacquard dediĉis la ĉefan parton de sia aktivado al disvastigo de humanista diskurso por favori evoluigon de la kolektiva konscienco.

Li estis unu el la subtenantoj de la asocio Droit au logement (Rajto je loĝejo), kiu celas, ke neniu homo restu senhejma. Li estis membro de la Komitato de Patronado de la Franca Kunordigado por la Jardeko de la Kulturo de Paco kaj Neperforto[4]. Li esprimis sian penson en triminuta ĉiutaga radiofonia kroniko “L'aventure humaine“ (La homa aventuro) ĉe France Culture. Li estis ankaŭ defendanto de la koncepto de daŭripova nekresko.

  1. Fonto: Kiel traduki okdek franclingvajn vortojn kaj Kiel esperantigi proprajn nomojn Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine (2011), P245
  2. Albert Jacquard : Ami de l'espéranto / Amiko de Esperanto (esperante). Alirita 2013-09-13 .
  3. france Comité consultatif national d'éthique.
  4. france Coordination française pour la Décennie de la culture de paix et de non-violence.[rompita ligilo]

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne