Albert Gleizes
|
Foto de Pierre Choumoff, ĉ. 1920
|
|
Persona informo
|
Albert Gleizes
|
Naskiĝo
|
la 8-an de decembro 1881 (nun 1881-12-08) en Parizo Francio
|
Morto
|
la 23-an de junio 1953 (71‑jara) en Avignon (Vaucluse)
|
Nacieco
|
Franca
|
Lingvoj
|
franca vd
|
Ŝtataneco
|
Francio vd
|
Familio
|
Edz(in)o
|
Juliette Roche (en) vd
|
Parencoj
|
Léon Comerre (en) (frato de gepatro) vd
|
Profesio
|
Okupo
|
pentristo verkisto desegnisto artoteoriisto filozofo gravuristo ilustristo artokritikisto vd
|
Laborkampo
|
Vidigaj artoj, Kubismo, pentrado, teorio de arto kaj critique d'art (fr) vd
|
Aktiva en
|
Parizo vd
|
Aktiva dum
|
1900–1953 vd
|
Verkado
|
Verkoj
|
Portrait de l’éditeur Eugène Figuière ❦ Harvest Threshing ❦ Les Baigneuses vd
|
|
Sukcesis kiel
|
Pentristo
|
Artista celigo
|
Kubismo
|
Ekspoziciejoj |
|
Muzeo Reĝino Sofia, Instituto de Arto de Minneapolis, Muzeo de Arto “Nelson-Atkins”, Muzeo Thyssen-Bornemisza, Nacia Galerio de Finnlando, Muzeo de Moderna Arto de Novjorko, Tate, Nacia Galerio de Viktorio, Nacia Galerio de Arto, Metropolita Muzeo de Arto, Nacia Okcident-Arta Muzeo, Muzeo de Moderna Arto de Parizo, Muzeo de Israelo, Muzeo de Moderna Arto en Vieno, Filadelfia Muzeo de Arto, Solomon R. Guggenheim Museum, Muzeo de Belarto Houston, Arta Galerio Albright-Knox, Peggy Guggenheim Collection (en) , Nacia Galerio de Aŭstralio, Muzeo de Belartoj de Liono, Arta Muzeo de Cincinnati, Arta Galerio de Universitato Yale, Nacia Muzeo de Moderna Arto, McNay Art Museum (en) , Nacia Galerio de Irlando, Klevlanda Muzeo de Arto, Columbus Museum of Art (en) , Fondaĵo Bemberg, Wadsworth Atheneum Museum of Art (en) , Hood Museum of Art (en) , Johannesburg Art Gallery (en) , musée des Beaux-Arts de Valence (en) , Muzeo de Belartoj de Caen, Musée Roybet Fould (en) , Muzeo pri moderna kaj nuntempa arto (Saint-Étienne), Centre national des arts plastiques (en) , Arta Galerio de Ontario, Sarlandmuzeo, Muzeo de Belartoj de Bordozo, Print Collection (en) , Baltimora Muzeo de Arto, Artizon Museum (en) , Bryn Mawr College Special Collections (en) , Weimarer Stadtschloss, Moderna Muzeo ĉe Stokholmo, Muzeo de Grenoblo, Musée Cantini (en) kaj Musée du Petit Palais (en) vd
|
|
|
vd
|
Fonto: Vikidatumoj
|
|
Albert Gleizes (naskiĝis la 8-an de decembro 1881 (nun 1881-12-08) en Parizo, mortis la 23-an de junio 1953 en Avignon, Vaucluse), estis franca pentristo, desegnisto, gravuristo, filozofo kaj teoriisto, kiu estis unu el la fondintoj de Kubismo kaj influis la Skolon de Parizo.
Albert Gleizes kaj Jean Metzinger verkis la unuan gravan traktaĵon pri Kubismo, Du "Cubisme" (Pri "Kubismo"), en 1912. Gleizes estis fondinta membro de la Grupo de Puteaux/Ora Sekcio. Li ankaŭ estis membro de Der Sturm, kaj liaj multnombroj teoriaj skriboj estis origine la plej popularaj en Germanio, kie aparte en Bauhaus liaj ideoj estis pripense konsideritaj. Gleizes trapasis kvar kernajn jarojn en Novjorko, kaj ludis gravan rolon en la evoluo de Moderna Arto en Usono. Li estis membro de la "Societo de Sendependaj Artistoj", fondinto de Asocio Ernest Renan, unu el la fondintoj kaj partoprenantoj de Abatejo de Créteil[1]. Gleizes regule ekspoziciis ĉe Léonce Rosenberg en "Galerie de L'Effort Moderne" (Parizo). Li ankaŭ estis fondinto, organizanto kaj direktoro de Abstraktado-Kreado. De la 1920-aj al la 1930-aj jaroj li pasigis grandan parton de sia energio en verkado (ekzemple, La Peinture et ses lois (Parizo, 1923), Vers une conscience plastique, La Forme et l'histoire (Parizo, 1932) kaj Homocentrisme (Sablons , 1937)[2]. Estinte unu el la ĉefaj reprezentantoj de Kubismo en la salonoj (1911-1914), Gleizes konsideris sian tutan postan verkaron kiel logikan disvolviĝon de kubisma estetiko[3],[1],[2].
- ↑ 1,0 1,1 Daniel Robbins, 1964, Albert Gleizes 1881 - 1953, A Retrospective Exhibition, Published by The Solomon R. Guggenheim Foundation, New York, in collaboration with Musée National d'Art Moderne, Paris, Museum am Ostwall, Dortmund.
- ↑ 2,0 2,1 Museum of Modern Art, New York, MoMA, Albert Gleizes, Daniel Robbins, Grove Art Online, 2009 Oxford University Press
- ↑ Peter Brooke, Albert Gleizes, Chronology of his life, 1881–1953. Arkivita el la originalo je 2013-05-22. Alirita 2014-02-13 .