Albrecht PENCK (25a de septembro 1858 – 7a de marto 1945) estis germana geografo kaj geologo kaj la patro de Walther Penck, geologo kaj geomorfologo konata pro siaj teorioj pri pejzaĝevoluo.
Penck iĝis universitata profesoro en Vieno, Aŭstrio, el 1885 ĝis 1906, kaj en Berlino el 1906 ĝis 1927. Tie li estis ankaŭ la direktoro de la "Instituto kaj Muzeo por Oceanografio" ĉirkaŭ 1918. Li dediĉis sin al geomorfologio kaj klimatologio kaj levis la internacian profilon de la "Viena Skolo de fizika geografio".
Kun Eduard Bruckner, li estis kun-aŭtoro de Die Alpen im Eiszeitalter, verko en kiu ambaŭ sciencistoj identigis la kvar glaciepokoj de la Eŭropa Pleistoceno (Gunz, Mindel, Riss, Würm); tiel nomitaj laŭ la rivervaloj en kiuj oni trovis la unuajn indikojn de ĉiu glaciepoko.[1]
Albrecht Penck estis elektita membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj en 1905 kaj ricevis la Ormedalon de Fondinto de la Reĝa Geografia Societo en 1914.[2]