Alcide Charles Victor Marie Dessalines d'Orbigny (naskiĝis la 6-an de septembro 1802, mortis la 30-an de junio 1857) estis franca naturalisto kiu faris grandajn kontribuojn en multaj areoj, inklude zoologion (inklude malakologion), paleontologion, geologion, arkeologion kaj antropologion.
D'Orbigny naskiĝis en Couëron (Loire-Atlantique), kiel filo de ŝipkuracisto kaj amatora naturalisto. La familio translokiĝis al La Rochelle en 1820, kie lia intereso por natura historio disvolviĝis dum studado de la marbestaro kaj ĉefe de la mikroskopa animalaro kiujn li mem nomigis "foraminiferoj".
En Parizo li iĝis disĉiplo de la geologo Pierre Louis Antoine Cordier (1777-1861) kaj de Georges Cuvier. Sian tutan vivon li sekvos la teoriojn de Cuvier kaj tiele li kontraŭstaros la teorion de la Lamarkismo.