Alec Baldwin

Alec Baldwin
Persona informo
Alec Baldwin
Naskonomo Alexander Rae Baldwin III
Naskiĝo 3-an de aprilo 1958 (1958-04-03) (66-jaraĝa)
en Amityville
Lingvoj usona angla vd
Loĝloko Supra Okcidenta Flanko • Greenwich Village vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato George Washington
Instituto de Teatro kaj Kino Lee Strasberg
New York University Tisch School of the Arts (en) Traduki
Berner High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Demokrata Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Baldwin family vd
Patro Alexander Baldwin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Carol Baldwin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Elizabeth Keuchler (en) Traduki, Daniel Baldwin (en) Traduki, William Baldwin (mul) Traduki, Jane Sasso (en) Traduki kaj Stephen Baldwin (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Hilaria Baldwin (en) Traduki (2012–)
Kim Basinger (1993–2002) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Ireland Baldwin (en) Traduki
 ( Kim Basinger) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo televida aktoro
aktoro
filmreĝisoro
filmproduktoro
voĉaktoro
ĝenra aktoro
teatra aktoro
filmaktoro
komikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1980– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alexander Rae "Alec" BALDWIN III (naskiĝis la 3-an de aprilo 1958)[1] estas usona aktoro, produktoro, kaj komediisto. Kiel membro de la familio Baldwin, li estas la plej maljuna el la kvar fratoj Baldwin, ĉiuj bone konataj aktoroj.

Baldwin dekomence akiris rekonon aperante en sezonoj 6a kaj 7a de la televida dramo de CBS Knots Landing, en la rolo de Joshua Rush. Li ekde tiam ludis rolojn kaj protagonistajn kaj duarangajn en filmoj kiaj la terurkomedia fantazia filmo Beetlejuice (1988), kiel Jack Ryan en la suspensfilmo The Hunt for Red October (1990), la romantisma komedio The Marrying Man (1991), la prisuperheroa filmo The Shadow (1994), kaj du filmoj reĝisoritaj de Martin Scorsese: nome biografia filmo pri Howard Hughes The Aviator (2004) kaj la krimdramo The Departed (2006). Lia ludado en la romantisma dramo The Cooler en 2003 havigis al li nomumon por la Premio de la Akademio de plej bona duaranga aktoro. Lia voĉo aperas en The SpongeBob Squarepants Movie (2004), Madagascar: Escape 2 Africa (2008), Rise of the Guardians (2012), kaj The Boss Baby (2017).

De 2006 ĝis 2013, Baldwin rolis kiel Jack Donaghy en la komedio 30 Rock de NBC, gajnante du Premiojn Emmy, tri Premiojn Ora Globo, kaj sep Premioj de Screen Actors Guild (SAG), rezulte li estas la vira ludanto kun la plej multaj Premioj SAG en historio. Teatre li ludis en la rolo de Stanley Kowalski en A Streetcar Named Desire ĉe Broadway-a spektaklo en 1992, kaj la rolo de MacBeth en MacBeth cê ekster-Broadway-a spektaklo, la unua gajnis por li nomumon por Premio Tony. Baldwin kunĉefrolis en Mission: Impossible – Rogue Nation (2015) kaj Mission: Impossible – Fallout (2018), la 5a kaj 6a filmoj de la serio Mission: Impossible. Li ankaŭ verkas artikolojn por The Huffington Post. Ekde 2016, li prezentas en la programo Match Game.

Baldwin ludis la rolon de Donald Trump en la longtempa komedia serio Saturday Night Live, pro kio li gajnis sian trian Premion Emmy en 2017. Li nomumiĝis denove en 2018.

  1. Alec Baldwin Biography. Biography.com (A&E Networks). Alirita 27a de Oktobro 2011 .

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne