Aleksander Zamenhof | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de novembro 1877 en Varsovio, Kongresa Pollando, Rusia Imperio |
Morto | 18-an de julio 1916 (38-jaraĝa) en Daugavpils |
Lingvoj | Esperanto • rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Alma mater | Universitato de Varsovio - medicino (–1902) |
Familio | |
Patro | Marko Zamenhof |
Patrino | Rozalia Zamenhof |
Frat(in)oj | Fejgla Zamenhof, Mina Zamenhof, Ida Zamenhof, L. L. Zamenhof, Herŝ Zamenhof, Felikso Zamenhof, Leono Zamenhof, Henriko Zamenhof, Sora Dvora Zamenhof kaj Aŭgusta Hermelin |
Okupo | |
Okupo | kuracisto esperantisto armea kuracisto |
D-ro Aleksander ZAMENHOF (pseŭdonime AZO aŭ A. Z.; naskiĝis la 31-an de oktobro[jul.]/ 12-an de novembro 1877[greg.] en Varsovio; mortis kiel kolonelo de la rusa armeo la 18-an de julio[jul.]/ 31-an de julio 1916[greg.] en Dvinsk) estis kuracisto kaj la plej juna kaj plej amata frato de L. L. Zamenhof. Li estis esperantisto de la unuaj jaroj de Esperanto kaj kunlaboranto de IMR. E. W.
Dum la rusa-japana milito Zamenhof estis sendita al la oriento; li estis sieĝita en Port Arthur, pri kio li verkis notlibron[1]. Li estis militkaptito en Japanio, poste dum kelkaj jaroj laboris en orminejoj ĉe Amuro. Post la reveno al Varsovio li praktikis kiel kuracisto. Poste li forlasis Pollandon kaj iris al Brazilo, kie en Espirito-Santo li fondis komunistan terkultivan kolonion. Kiam eksplodis la unua mondmilito, li revenis al Rusio tra Svedio, estis denove mobilizita kiel kuracisto kaj dum du jaroj servis en la rusa armeo[2].
Pri la dato de lia morto aperas diversaj raportoj: