Aleksandr Lebedev | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de decembro 1959 (65-jaraĝa) en Moskvo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Sovetunio Rusio ![]() |
Alma mater | MGIMO ![]() |
Familio | |
Patro | Евгений Николаевич Лебедев (en) ![]() ![]() |
Patrino | Мария Сергеевна Лебедева (en) ![]() ![]() |
Edz(in)o | Natalia Sokolova (en) ![]() ![]() |
Amkunulo | Elena Perminova (en) ![]() ![]() |
Infano | Jevgenij Lebedev ( ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | politikisto entreprenisto bankisto ekonomikisto membro de la ŝtata Dumao ![]() |
TTT | |
Retejo | https://www.alebedev.ru/ |
Aleksandr Jevgenieviĉ Lebedev (ruse Алекса́ндр Евге́ньевич Ле́бедев, prononco ɐlʲɪˈksandr jɪvˈɡʲenʲjɪvʲɪtɕ ˈlʲebʲɪdʲɪf; naskiĝis la 16-an de decembro 1959) estas rusia komercisto, kiu foje titoliĝis esti unu el la rusiaj ekonomiaj oligarĥoj ekestintaj post la pereo de Sovetunio kaj la privatigo de ties ekonomio.
En Marto 2012, la usona magazino Forbes listigis lin kiel unu el la plej riĉaj rusianoj kaj taksis lian kapitalon je 1,1 miliardoj da usonaj dolaroj.[1] Li posedas parton de la rusia gazeto Novaja Gazeta[2] kaj kun sia filo Jevgenij Lebedev posedas kvar gazetojn en Britio: The Independent, The Independent on Sunday, Evening Standard kaj i Newspaper.