Aleksandro la 4-a | ||
---|---|---|
181-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Rinaldo de la Grafoj de Segni | |
Pontifiko | de 19-a de decembro 1254 [#] | |
ĝis 25-a de majo 1261 [#] | ||
Antaŭulo | Inocento la 4-a | |
Sekvanto | Urbano la 4-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1199 en Jenne | |
Morto | 25-an de majo 1261 en Viterbo | |
Familio | ||
Patro | Mattia Conti, Conte di Segni [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Aleksandro la 4-a, sekulare Rinaldo el Jenne, eble estis filo de fratino de papo Gregorio la 9-a kaj de Filipo la 2-a, sinjoro de Jenne. Tiel li estis do patrinflanke parenca kun la gento Grafoj de Segni. Al la familio de la Grafoj de Segni apartenas antaŭ li la du famaj papoj Inocento la 3-a kaj Gregorio la 9-a kaj, kelkajn jarcentojn poste, papo Inocento la 13-a.