Alexander Carlisle | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Alexander Montgomery Carlisle |
Naskiĝo | 8-an de julio 1854 en Groningen |
Morto | 5-an de marto 1926 (71-jaraĝa) en Londono |
Tombo | Golders Green Crematorium (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) ![]() |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero entreprenisto politikisto ![]() |
Alexander Montgomery CARLISLE (8a de Julio 1854 – 6a de Marto 1926) bofrato de la Vicgrafo Pirrie, estis unu el la homoj engaĝiĝintaj en la desegnado de la tri Olympic-klasaj oceanŝipoj de la ŝipkonstrua kompanio Harland and Wolff, nome Olympic, Titanic kaj Britannic. Lia ĉefa areo de respondeco estis la ŝipsekurecaj sistemoj kiel la akvoprotektaj kupeoj kaj savboatoj.[1] Post 40 jaroj ĉe Harland and Wolff, Carlisle retiriĝis en 1910, kaj iĝis kunhavanto ĉe Welin Davit & Engineering Company Ltd, nome kompanio kiu produktis la davitojn.[2]
Kiel membro de la Privata Konsilantaro de Irlando, li estis konata kiel "The Right Honorable". Finfine, li estis elpostenigita en 1920 dum intensa debato pri memregado en Irlando.[3]