Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dumas |
Alexandre DUMAS [alɛksɑ̃dʁ dymɑ] (aŭ realnome : Alexandre Davy de la Pailleterie) (naskiĝis la 24-an de julio 1802 en Villers-Cotterêts, mortis la 5-an de decembro 1870 en Puys, Dieppe) estis franca verkisto. Lia verkaro konsistas el historiaj romanoj kaj dramoj, multaj el ili estas filmitaj. Ankaŭ lia eksteredzeca filo Alexandre famiĝis kiel verkisto.
Li kaj lia tuta verkaro estis honorigitaj kiam en decembro 2002 la restaĵoj de Alexandre Dumas estis transportitaj (132 jarojn post lia morto) al Panthéon, granda monumento en Parizo, kie la plej gravaj personoj de Francio ripozas.[1]